top of page

Teozofio

 

 

Mallongaj Difinoj

 

1) En la Esperanta Vikipedio troviĝas ĉi tiu difino:

 

La vorto Teozofio (greke "dia saĝeco") ĝenerale priskribas religiajn strebojn, serĉi konojn pri "dio" aŭ la "dia principo" per vojoj de esoterisma revelacio. Tiaj vojoj ekzistas ekzemple en la mistikismaj instruoj de Jakob Böhme, Friedrich Christoph Oetinger kaj Louis Claude de Saint-Martin, en la judisma Kabalo, en partoj de la islama Sufismo kaj en la antikva Gnostikismo.

En pli malvasta senco la vorto teozofio aparte uziĝas por esoterisma konceptaro evoluigita de la okultisma filozofino Helena Blavatskij (1831–1891). Tiu konceptaro aparte referencas je elementoj de la hindaj religioj kaj spiriteco, interalie de hinduismo kaj budhismo, kaj asertas povi montri la komunan, veran kernon de ĉiuj religioj, por povi fondi "universalan frataron de la homaro".

 

2) Traduko de la difino en la paĝaro de la Teozofia Societo en Brazilo:

 

La origino de la vorto estas greka. “Teozofio”  signifas “Dia Saĝeco”. La vorto estis kreita en Aleksandrio (Egiptujo) en la tria jarcento p.K. de Amonio kaj lia disĉiplo Plotino, kiuj estis nov-platonistaj filozofoj. Ili fondis la Eklektikan Teozofian Skolon kaj estis ankaŭ nomitaj Philaletheus (Amantoj de Vero) kaj Analogiistoj, ĉar ili ne serĉis la Saĝecon nur en libroj, sed per analogioj de la homa animo kun la ekstera mondo kaj la fenomenoj de la naturo.

La Teozofia Societo estas moderna posteulo de tiu malnova skolo. Laŭ ĝia tria celo ĝi deziregas tian serĉon de Saĝeco ne per nura kredo, sed per rekta esploro de Vero manifestiĝita en la naturo kaj en la homo. Helena Petrovna Blavatsky, la plej grava fondintino de la Teozofia Societo diris: "[...] vera Okultismo aŭ Teozofio estas la ‘Granda Rezigno al la mio’, senkondiĉe kaj absolute, en penso kaj ago – ĝi estas Altruismo.” “Teozofio estas sinonimo de Vero Eterna”, Dia, Absoluta, Paramarthika SatyaBrahma-Vidya, kiuj estas ĝiaj multe pli malnovaj ekvivalentoj en la orienta filozofio. Teozofio do estas Vivanta Saĝeco, la idealo, kiun la vera teozofiisto* celas atingi kaj manifesti en sia ĉiutaga vivo kiel servo al la homaro.

 

______________

* Kiu praktikas Filozofion estas filozofo; kiu praktikas Teozofion devus esti teozofo. Sed la fondintoj de la Teozofia Societo uzis la vorton "theosophist" (eble pro analogio kun "budhisto", "hinduisto", "okultisto" ktp.) kaj oni uzas tiun vorton ĝis hodiaŭ en la angla. Tial mi uzas "teozofiisto" en Esperanto. Sed ankaŭ "teozofo" eblas.

 

bottom of page