top of page

Eminentaj Teozofiistoj

 

 

 

Sube estas la tradukoj de la plejmulto da biografioj ekzistantaj en la jenaj paĝoj de La Teozofia Societo: http://ts-adyar.org/content/eminent-theosophists.

Mi ŝanĝis la ordon, en kiu ili tie estas listitaj, ĉar mi preferis meti ilin en kronologia ordo, t.e. komencante per la unuaj membroj de La Teozofia Societo.

Ĝis nun mi tradukis la tutan biografion nur de Blavatsky kaj Olcott, de la aliaj nur la komencajn rimarkojn.

 

 

Blavatsky 

 

 

Olcott 

 

 

Alfred Percy Sinnett (1840–1921)

 

La nomo de Alfred Percy Sinnett (1840-1921) ĉiam estos honorita en la kronikoj

de la Teozofio. Li, kune kun Madame H. P. Blavatsky kaj Kolonelo Olcott,  eltenis

la atakojn de la opozicio, kiuj estis neeviteblaj, kiam la Teozofio estis unue

prezentata en la deknaŭa jarcento. Al S-ro Sinnett ĉiam apartenos la honoro esti

doninta al la okcidenta mondo, en lia libro Esoteric Buddhismo [Esotera

Budhismo], la unua larĝa skizo de tio, kion la Antikva Saĝo instruis pri Dieco,

Naturo kaj Homo.

Li estis vicprezidanto de la Teozofia Societo inter 1880-88, 1895-1907, 1911-1921,

kaj aganta prezidanto de la TS dum kvar monatoj en 1907, baldaŭ post la morto de

Kolonelo Olcott.
 

 

T. Subba Row  (1856–90)

 

T. Subba Row (1856-90) estis elstara membro de La Teozofia Societo en ĝiaj

fruaj jaroj en Hindujo. Madame H. P. Blavatsky estis komence planinta kunlabori

kun li en la verkado de La Sekreta Doktrino, sed tiu plano ne prosperis. La

omaĝo de Kolonelo H. S. Olcott al Subba Row estis, ke 'Neniu estis egala al li

je brila genio por kompreni la spiriton de la Antikva Saĝo'.

La filozofio de Subba Row estis esence vedanta, kvankam li estis ankaŭ forte

stimulita per la Teozofio de Madame Blavatsky. Li estis tre respektita pro sia

ampleksa erudicio kaj scio de esoteraj filozofio kaj praktiko, kaj estis unu el la

plej elstaraj hinduaj membroj de la frua Teozofia Societo.

 

 

Annie Besant (1847–1933)

 

Annie Besant (1847-1933), dua prezidanto de la Teozofia Societo - de 1907 ĝis

1933 -, estis priskribita kiel 'Diamanta Animo', ĉar ŝia karaktero havis multajn

brilajn facetojn. Ŝi estis elstara oratorino, pionirino de homa libereco, edukantino, filantropino kaj aŭtorino de pli ol tricent libroj kaj broŝuroj.

Ŝi ankaŭ gvidis milojn da viroj kaj virinoj en la tuta mondo en ilia spirita serĉado.

 

Charles Webster Leadbeater (1847–1934)

 

Charles Webster Leadbeater (1847-1934) estis tre evoluinta klarvidanto, kiu

disvolvis kaj perfektigis siajn psikajn kapablojn sub la gvido de sia Adepto-

Instruanto. Li komencis klarvidantajn esplorojn en 1893, tiam kunlaborante kun

Annie Besant, la dua prezidanto de la Teozofia Societo, kaj skribis pli ol tridek

librojn pri la spirita vivo kaj la psika naturo de la homo.

 

 

J. Krishnamurti [Ĝ. Kriŝnamurti] (1895-1986)

 

Ĝ. Kriŝnamurti (1895-1986) estas agnoskita tutmonde kiel unu el la plej elstaraj

religiaj instruantoj de la moderna erao. Lia nocio pri la vivo transcendas ĉiujn naciajn

kaj sektismajn limojn, kaj lia mesaĝo gravas por ĉiuj homoj sendepende de religiaj starpunkto aŭ cirkonstanco. Sen aparta filozofio aŭ pensoskolo li centris atenton

sur la estigado de radikala ŝanĝo en la homa konscio.

Li vojaĝis senlace tra la tuta terglobo kaj estis rigardita ĉie kiel revoluciulo en

aferoj de religio. Li ofte ŝokis la homojn per la rompo de iliaj supozoj, asertante senkompromise, ke sekvi alian en spiritaj aferoj estas detrui sin kaj la alian, ke

organizitaj religioj ne kunigas, sed disigas la homaron, ke la virto ne povas esti

kultivata, ke la kono ne liberas la menson, ktp. Lia intereso centriĝis sur la naturo de la menso kaj sur la libero de ĝi el la multaj psikologiaj baroj, kiuj malhelpas klarecon de percepto. Li diris, ke observo, aŭskultado kaj esploro estas esencaj por la vivo.

 

 

C. Jinarājadāsa (1875–1953)

 

C. Jinarājadāsa (1875-1953), la kvara Prezidanto de La Teozofia Societo, estis

edukita ĉe la Universitato de Kembriĝo, Anglujo, kaj estis eksterordinara lingvisto, kiu

prelegis flue en multaj eŭropaj lingvoj. Lia larĝa gamo de interesoj kaj skriboj

inkludis religion, filozofion, literaturon, arton, sciencon kaj okultan kemion. Li faris

valorajn skizojn kaj notojn dum la klarvidantaj esploroj de Annie Besant kaj C. W. Leadbeater pri la strukturo de la materio.

Li estis la plej vaste vojaĝinta el ĉiuj prezidantoj, kaj lia kontribuo al la disvastigado

de Teozofio en multaj partoj de la mondo estis granda.

 

 

N. Sri Ram (1889–1973)

 

N. Sri Ram (1889-1973), kvina prezidanto de la Teozofia Societo - de 1953 ĝis

1973 -, dediĉis sin al la teozofia laboro kiel juna asistanto de D-ro Besant. Li estis

proksime asociita kun ŝiaj sociaj, politikaj, edukaj kaj aliaj agadoj kaj helpis ŝin

eldoni New India [Nova Hindio], ĉiutaga gazeto, kiu estis influa en la lukto por

la libereco de Hindujo (Barato).

Kiel Prezidanto, li vojaĝis kaj prelegis ĉie en la mondo, kaj verkis amplekse pri

multaj temoj, memorigante membrojn de La Teozofia Societo kaj multajn aliajn,

ke la testo pri tio, ĉu oni estas religia homo, kuŝas en la vastigo de bonvolo kaj amo

por aliaj - sendepende de ilia membreco en iu religia organizaĵo - kaj en la redukto

de la individua memo kaj ĝiaj mallarĝaj zorgoj.

 

 

Radha S. Burnier (1923-2013)

 

Radha Burnier, enoficiĝinta kiel la sepa Prezidanto en 1980, estis Prezidantino de

La Teozofia Societo dum kvin periodoj. Antaŭ tio, ŝi servis la Societon

en diversaj kampoj dum pli ol tridek jaroj. Ricevinte la universitatan gradon de

"Master" [Majstro] en Sanskrito de la Hindua Universitato de Benares, ŝi kontrolis

la laboron de esplorado kaj publikigado de la Biblioteko kaj Esplorcentro de Adyar kiel

ĝia Direktoro de 1959 ĝis 1979.

Ŝi estis ankaŭ konata reprezentantino de la barata klasika danco.

S-rino Burnier prelegis pri teozofiaj kaj kulturaj temoj ĉie en la mondo. Ŝiaj prelegoj

kaj skribaĵoj estas konataj pro la klareco de penso kaj profundeco de vizio. En 1984

la Universitato Nagarjuna, Hinda Unio (Barato), donis al ŝi honoran titolon de Doctor

of Letters [D. Litt.; en la latina: Litterarum Doctor] pro ŝia laboro de subteno de

lernado kaj valoroj.

 

 

bottom of page