TEOZOFIO EN ESPERANTO
La Emblemo de la Societo
La suba teksto estas la traduko de la teksto ekzistanta en la retpaĝo
http://www.ts-adyar.org/content/emblem
La emblemo de La Teozofia Societo konsistas el kelkaj simboloj; ĉiuj estis uzataj ekde tre antikvaj tempoj por esprimi profundajn spiritajn kaj filozofiajn konceptojn pri la homo kaj la universo. Ili troviĝas en malsamaj formoj en la grandaj religioj de la mondo. Ilia universaleco estas ankaŭ montrata per ilia apero en vaste apartigitaj kulturoj.
Ĉiu simbolo studata aparte liveros riĉecon de kompreno. Kune, kiel en tiu emblemo, ili sugestas vastan evoluan procezon ampleksante la tutan naturon, fizikan kaj spiritan, kaj ilia studo povas konduki la seriozan esploranton al kontemplado de kelkaj el la plej profundaj misteroj de la ekzisto.
Parte pro sia antikveco, parte pro la malfacileco starigi ilian originon, la simboloj ne povas esti interpretataj tre precize. La interpreto ĉi tie proponata estu prenata kiel sugesta de la veroj, kiujn ili celas transdoni, anstataŭ kiel ekzakta determino de ilia signifo.
La Devizo: La emblemon ĉirkaŭas la devizo de La Teozofia Societo, 'Ne ekzistas religio supera al la Vero.' La Vero estas la celo de la serĉado de ĉiuj teozofiistoj, sendepende de ilia fido, kaj ĉiu granda religio spegulas iugrade la lumon de la eterna kaj spirita Saĝeco.
La Ankh: En la centro de la du interplektitaj trianguloj estas tio, kio estas konata kiel la Ankh (aŭ la Ansa Kruco). Ĝi konsistas el cirklo kronante la Taŭo-Krucon (tipo de kruco, kiu havas la formon de la litero 'T'). La Ankh estas egipta simbolo de granda antikveco, kaj ĝi portretas la reviviĝon de la spirito el ĝia kovraĵo de materio, alie esprimita kiel la triumfo de la vivo super la morton, de la spirito super la materion, de la bono super la malbonon. Tiu koncepto de la ‘Resurekto' troviĝas en ĉiuj grandaj religioj.
La Interplektitaj Trianguloj: Ili estas ofte nomataj la Duobla Triangulo, konsiderata de la judaj Kabalistoj kiel la Sigelo de Salomono, kaj ankaŭ konata kiel Sri Yantra kaj Satkona Chakram en la hinda tradicio. Ili estas ĉirkaŭitaj de serpento. Tiu kombino de la triangulo kaj de la ĉirkaŭa serpento simbolas la kreitan universon, tra kiu la kreaĵo estas limigita en tempo kaj spaco.
La Trianguloj, rigardataj aparte, simbolas la tri facetojn de la manifestaĵo, kiu estas konata kiel la Triunuo en diversaj religioj, kaj personigita en Kristanismo kiel Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kaj en Hinduismo kiel Ŝivao, Viŝnuo kaj Bramo. La malhela de la du trianguloj, kiu montras malsupren, kaj la hela triangulo, kiu montras supren, simbolas respektive la alvenon de la vivo de la Spirito en la materion kaj la supreniron de tiu vivo el la materio en la Spiriton, la eternan opozicion inter la lumaj kaj mallumaj fortoj en la naturo kaj en la homo.
La Serpento: Krom la supre menciita signifo de ĝia ĉirkaŭado de la trianguloj la serpento mem ĉiam estis simbolo de Saĝeco. La hinduoj nomas siajn saĝulojn 'Nagas' (vorto kiu signifas 'serpento'). Kristo ĵurpetis siajn disĉiplojn esti 'saĝaj kiel serpentoj'. Tio, kio nomiĝas la Uraeus (aŭ sankta Serpento), vidata sur la frunto de la faraono de Egiptujo, signifis lian inicadon en la sanktajn ritojn, dum kiuj estis gajnata scio de la kaŝita Saĝeco. La serpento manĝanta sian voston reprezentas la 'cirklon de la universo', la senfinon de la cikla procezo de manifestiĝo.
La Svastiko: Ĝi estas alia de la multnombraj formoj, en kiu la kruco troviĝas. Ĝi estas la Fajra Kruco, kun braĉoj de turniĝanta flamo rivoluantaj laŭhorloĝnadle por reprezenti la grandegajn energiojn de la naturo senĉese kreanta kaj dissolvanta la formojn, tra kiuj la evolua procezo okazas.
En religioj, kiuj rekonas tri aspektojn de la Dieco, la Svastiko estas asociita kun la tria aspekto, la Tria Persono de la Triunuo, kiu estas la Kreinto: Bramo en Hinduismo kaj la Sankta Spirito en Kristanismo.
La Aum: Super la emblemo estas - en sanskritaj skribsignoj - la sankta vorto Om de Hinduismo. La tri literoj reprezentas la Triunuon. Om ankaŭ donas la ideon de la kreiva Vorto aŭ Logos sonanta tra la universo, kaj subtenanta ĝin. En la antaŭparolo de la Evangelio laŭ Johano, en la Sankta Biblio, ni legas: 'En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis ĉe Dio, kaj la Vorto estis Dio.' La emblemo kiel tuto simbolas la Absoluton, Dion, kaj transcendajn kaj imanentajn. La transcenda Dio - tio estas, en kaj ekster la kreaĵo - (la sankta vorto AUM) superregas la ciklon de manifestado (serpento), aktivigita per la dia agado (Svastiko); kaj ene de ĉi tiu kampo de manifestado la interplektitaj trianguloj de spirito kaj materio entenas la simbolon de senmorteco (la Ankh) - t.e. Dio imanenta, enestanta en ĉiuj kreitaj formoj.
Ni donis ĉi tie nur etan indikon de la grandaj gamo kaj profundo de signifo enhavita en la emblemo de la Societo. La studo de ĝia simbolismo estas preskaŭ neelĉerpebla. Tiuj, kiuj deziras daŭrigi tiun studon pli detale povas legi The Theosophical Seal [La Teozofia Sigelo] de Arthur M. Coon aŭ The Secret Doctrine [La Sekreta Doktrino] de H.P. Blavatsky. Ankaŭ The Hastings Dictionary of Religion and Ethics [La Vortaro de Hastings de Religio kaj Etiko] kaj kelkaj ĝeneralaj enciklopedioj enhavas utilajn artikolojn pri simbolismo ĝenerale kaj pri apartaj simboloj.