TEOZOFIO EN ESPERANTO
Historio
Mallonga priskribo
(Por montri, kiel estas priskribita la historio en la esperanta Vikipedio, mi citas parton de ĝia artikolo pri la Teozofia Societo, artikolo alirita la 20-an de novembro de 2014):
"La fondon de la Teozofia Societo dum la jaro 1875 en Novjorko iniciatis Helena Blavatskij, Henry Steel Olcott, William Quan Judge, Charles Sotheran kaj aliaj. Dum la jaro 1882 la Teozofia Societo translokigis sian centran sidejon de Novjorko al Adyar, antaŭurbo de Madraso en Barato, kie ĝi dum la sekvaj jardekoj ludis gravan rolon en la socia vivo de la subkontinento. Post la morto de Helena Blavatskij dum la jaro 1891 dum pluraj jaroj ardis disputoj pri la ĝustaj instruoj kaj la elekto aŭ neelekto de spirita gvidanto. La movado dum la jaro 1895 disiĝis en du grandaj branĉoj, la "Teozofia Societo Adyar" sub la gvido de Henry Steel Olcott kaj la "Teozofia Societo en Ameriko" sub William Quan Judge. La dua branĉo provizore havis sian sidejon en Novjorko, poste translokiĝis al Point Loma en Kalifornio, sekve al Covina kaj fine al Pasadena en Kalifornio, kie ĝi laŭ la stato de 2008 ankoraŭ havas centran sidejon. En Point Loma komence de la 20-a jarcento gvide de Katherine Tingley, la posteulino de W. Q. Judge, kaj pli poste ankaŭ sub prof-o d-ro Gottfried de Purucker, ekestis la Teozofia Societo Point Loma Lomaland kun teozofia universitato, en kiu inter alie instruiĝis la sanskrita lingvo.
Kaj de la ĉefa branĉo en Ameriko kaj de tiu en Adyar dum la sekvaj jaroj kaj jardekoj disbranĉiĝis multnombraj subgrupoj, kiuj fondis proprajn, parte konkurantajn organizaĵojn. Tio gvidis al pluraj malsamaj konceptaroj da Teozofiaj Societoj, kiuj tamen ĉiuj asertas reprezenti la "veran" kaj "originan" teozofion. El la Germana Sekcio de la Teozofia Societo, apartenanta al la branĉo Adyar, dum la jaroj 1912 kaj 1913 ekestis la Antropozofia Societo sub Rudolf Steiner. Inter la kialoj por tiu disbranĉiĝo estis inter alie la pli forta orientiĝo de la Teozofia Societo Adyar al la hinduismo sub la nova prezidantino Annie Besant ekde la jaro 1907 kaj aparte la adoro de Jidu Kriŝnamurti kiel renaskita kristo kaj estonta monda instruisto en la "ordeno de la stelo de oriento", kiu ekestis gvide de Charles W. Leadbeater dum la jaro 1909."
Historio ĝis 1934
Antaŭrimarkoj:
La oficiala nomo de la Teozofia Societo de Adyar estas "The Theosophical Society" [La Teozofia
Societo]. Tial estos uzata la artikolo "La" kun majusklo.
Helena Petrovna Blavatsky estas ankaŭ konata kiel "Madame Blavatsky". "Madame" signifas "Sinjorino"
en la franca.
Ĉi tiu estas la tradukaĵo de la plej granda parto de la teksto ekzistanta en
http://www.ts-adyar.org/content/early-history.
Oni povas diri, ke La Teozofia Societo komencis, kiam H. P. Blavatsky (HPB),
sub instrukcioj de siaj Adeptoj-Instruistoj, revenis el Hindujo en 1871 por
fondi organizaĵon, tra kiu la Okcidento kaj la mondo ĝenerale profitos la
Instruojn de Saĝeco konataj hodiaŭ kiel Teozofio.
La unua provo de Madame Blavatsky formi similan organizaĵon estis farita
en Kairo. Ĝi ne sukcesis.
Poste ŝi estis instrukciita renkonti Kolonelon H.S. Olcott, kiu esploris mediumajn
fenomenojn [...] en Chittenden, Vermont, Usono, kaj publikigis la rezultojn
de siaj esploroj en kelkaj ĵurnaloj.
H.P. Blavatsky pruvis, ke ŝi mem povis produkti tiujn fenomenojn kaj
proponis ilian realan eksplikon.
Ŝi skribis kelkajn fortajn kaj brilajn artikolojn por ĵurnaloj kaj revuoj,
defendante la 'veran spiritismon' kaj elmontrante fraŭdantajn mediumojn.
En respondo al artikolo pri 'Rozkrucismo' okazis tio, kion ŝi karakterizas kiel
sia 'unua okulta pafo', atentigante al la fontoj de la grandaj sekretaj instruoj
de ĉiuj tempoj, gardataj de la Saĝoj en ĉiuj epokoj.
La Societo estas fondata
Ĉio ĉi donis al Madame Blavatsky grandan publikecon, kaj ŝiaj ideoj pri Okultismo – vorto, kiun ŝi helpis igi familiara al la mondo – pliigis la intereson pri la Teozofia Societo. Renomaj viroj kaj virinoj interpremiĝis en ŝiaj ĉambroj en Novjorko. La formado de la 'Miraklo Klubo' por privataj eksperimentoj estis la sekva klopodo, kiu baldaŭ finiĝis, tiel kiel la apogo de la revuo de E. Gerry Brown, La Spirita Sciencisto, en 1878.
Prelego de G. H. Felt la 7-an de septembro de 1875 pri 'La Perdita Kanono de Proporcio de la Egiptoj' kondukis al la decido formi societon por la studo de tiaj temoj. Estis elektita la nomo 'La Teozofia Societo'. La Societo devis esti vere eklektika kaj sen distingoj. Pluraj renkontiĝoj estis okazigitaj por ellabori kaj akcepti regulojn, kaj la aktuala emblemo estis adoptita. La 17-an de novembro de 1875 Kolonelo Olcott faris sian Inaŭguran Paroladon, kaj tiu dato estis konsiderita kiel la Fonda Tago de La Teozofia Societo.
En 1877, H.P. Blavatsky publikigis Isis Unveiled [Izisa Senvualita], kiu, ŝi diris, estis 'la frukto de iom intima konateco kun orientaj adeptoj kaj de studo de ilia scienco'. Ĝia sukceso estis tuja tutmonde. Renomaj personoj en multaj landoj estis interesitaj; kelkaj aliĝis kaj iĝis konataj en la Societo.
La fondintoj setlas en Hindujo
La du fondintoj estis tute deciditaj daŭrigi la Movadon. Je la fino de 1878 ili forlasis Novjorko por iri al Bombajo [nun Mumbajo] tra Anglujo. Post ilia alveno al Hindujo okazis granda aktiveco. Ili establis la Sidejon de la Societo en Bombajo, kaj ilia domo estis plena je vizitantoj. La gazetaro aparte atentis pri ili, kaj la Kolonelo prelegis en Bombajo kaj aliloke al grandegaj publikoj.
En 1879 Madame Blavatsky kaj Kolonelo Olcott faris rondvojaĝon en la nordo de Hindujo kaj estis ĉie varme bonvenigitaj. En Allahabado ili restadis ĉe S-ro kaj S-rino Sinnett, kiuj ambaŭ aliĝis al la Societo. S-ro Sinnett estis redaktisto de The Pioneer [La Pioniro], tiam la unuaranga ĵurnalo de Hindujo, kaj li volonte proponis publikigi ajnajn interesajn faktojn pri ilia laboro.
Ĉar ili konsideris, ke ilia korespondado iĝis tro peza, ili decidis fondi The Theosophist [La Teozofiisto], kies unua numero aperis la 1-an de oktobro de 1879. En novembro estis okazigita kunveno por memorfesti la Kvaran Datrevenon de la Societo, en kiu tricent homoj ĉeestis. Dum tiu jaro H.P. Blavatsky komencis skizi libron, kiu estis anoncita kiel 'La Sekreta Doktrino, nova versio de Izisa Senvualita'.
En Benareso okazis en decembro de 1879 kunveno de la Ĝenerala Konsilio de la Societo sub la nomo 'La Teozofia Societo kaj Universala Frateco'. Ĉe tiu kunveno estis reviziitaj la reguloj de la societo. En la unua regulo tiam aperis la vortoj: 'La Teozofia Societo estis formita sur la bazo de Universala Frateco de Homaro'. Inter la planoj deklaritaj en Regulo 8(c) aperis la jeno: 'Stimuli senton de Frateco inter nacioj'.
La Fenomenoj de Blavatsky
En 1880 Madame Blavatsky kaj Kolonelo Olcott vizitis Cejlonon [hodiaŭ Sri-Lanko] kaj estis entuziasme ricevitaj de la budhistoj, altiris ĉirkaŭ sin preskaŭ ĉiujn ĉefpastrojn de la insulo kaj formis la Budhisman Teozofian Societon. Dum kolonelo Olcott estis la preleganto kaj organizanto, la fenomenoj de Madame Blavatsky igis ŝin la ĉefa allogaĵo.
La saman jaron ŝi donis en Simla okulfrapajn pruvojn de siaj povoj, kiuj estis informitaj kaj diskutitaj en tuta Hindujo kaj en aliaj landoj. Tiuj fenomenoj estas priskribitaj en la libro de S-ro Sinnett The Occult World [La Okulta Mondo], eldonita en 1881. En tiu jaro, dum H. P. Blavatsky restis en Bombajo por redakti The Theosophist kaj instrui, Kolonelo Olcott faris plian rondvojaĝon en Cejlono. Li publikigis sian faman Buddhist Catechism [Budhisma Katekismo] kaj fondis la Budhisman Edukan Asocion.
En 1882 la Fondintoj faris pliajn rondvojaĝojn en Hindujo. Kolonelo Olcott denove vizitis Cejlono kaj, kuracante paralizulon, malkovris siajn konsiderindajn kuracpovojn. Dum du jaroj li resanigis multajn aliajn malsanulojn kun eksterordinara sukceso. Madame Blavatsky iris denove al Simla kaj de tie vojaĝis al Sikkim por renkonti la du Majstroj, kiuj estis la internaj Fondintoj de la Societo.
En Bombajo estis aranĝita la sepa datreveno de la Societo. Partoprenis trideknaŭ Loĝioj. Poste la Fondintoj forlasis Bombajon por establi sin en permanenta
Internacia Sidejo, tiel kreante la unuan spiritan centron de la Societo en
Adyar, Madraso (nun Ĉenajo).
Sub la direkto de H.P. Blavatsky The Theosophist plue ekscitis intereson.
En ĝiaj paĝoj aperis multaj valoraj artikoloj kaj komentoj skribitaj de ŝi,
farante okultajn aludojn, kaj la Majstroj mem kelkfoje kontribuis al ĝiaj
paĝoj sub kaŝnomoj.
Surbaze de leteroj ricevitaj de la Majstroj, S-ro Sinnett skribis sian libron
Esoteric Buddhism [Esotera Budhismo], kiu estis eldonita en tiu jaro kaj
estis tre vaste legita.
Ambaŭ fondintoj vizitis Eŭropon en 1884. Dum la vojaĝo Madame Blavatsky skribis francan version de Izisa Senvualita.
En januaro de 1885 H.P. Blavatsky ricevis de sia Majstro la planon de
La Sekreta Doktrino, sed ŝi grave malsaniĝis. Kolonelo Olcott, kiu estis en
rondvojaĝo kun C.W. Leadbeater en Birmo, estis revokita. Pro kuracista konsilo
Madame Blavatsky forlasis Hindujon. Post atingi Eŭropon, ŝi ekloĝis en
Vircburgo [Würzburg, Germanujo] por prilabori la verkon La Sekreta Doktrino.
Dume la kolonelo faris longajn rondvojaĝojn en Suda kaj Norda Hindujo, kaj en
Adyar faris planojn por la konstruado de la Biblioteko de Adyar, kiu estis formale
malfermita en decembro de 1886. Dum 1886-87 kolonelo Olcott faris pluajn
rondvojaĝojn en Cejlono kaj Hindujo.
Madame Blavatsky iris al Ostendo (Belgujo) en 1886, kaj prilaboris senhalte
La Sekreta Doktrino. Denove ŝi grave malsaniĝis, sed strange resaniĝis kaj
estis konvinkita, en majo de 1887, transloĝiĝi al Londono. Tie membroj helpis ŝin
en la preparado de La Sekreta Doktrino, kies du volumoj estis eldonitaj en la sekva jaro. En julio de 1887 estis fondita la Loĝio Blavatsky, en kiu Madame Blavatsky regule instruis. En septembro ŝi fondis la revuon Lucifer [Lucifero].
Eniras Annie Besant
En aŭgusto de 1888 la Prezidanto-Fondinto [Olcott] decidis viziti Eŭropon, lasante C. W. Leadbeater zorgi pri The Theosophist. Dum la vojaĝo li estis informita de unu el la Majstroj forcedi spiritajn kaj okultajn aferojn al H. P. Blavatsky, dum li kontrolu la eksterajn kaj administrajn aferojn. Estis oficiale fondita la Esotera Sekcio de la TS. H. P. Blavatsky estis la sola persono respondeca pri ĝi, kaj tiu Sekcio ne havis oficialan aŭ korporacian rilaton kun la Societo, krom en la persono de la Prezidanto-Fondinto. Pro la kresko de la Societo estis decidita dum Kunveno adopti la politikon de aŭtonomaj Sekcioj.
De januaro ĝis majo de 1889, H.S. Olcott estis en Japanujo por instigi la dek du budhismajn sektojn formi Komunan Komitaton kaj kuniĝi kun Birmo, Siamo [hodiaŭ Tajlando] kaj Cejlono en Kunveno de Sudaj Budhistoj. Post recenzi La Sekreta Doktrino por
Review of Reviews [Recenzo de Recenzoj] de W. T. Stead, Annie Besant, bone
konata kiel socia reformistino kaj liberpensulino, eltrovis Madame Blavatsky
kaj aliĝis al la Societo. Tre baldaŭ ŝi prelegis kaj skribis pri Teozofio, tute
forlasante la materiisman filozofion, kiun ŝi ĝis tiam estis defendinta. De 1889
antaŭen H.P. Blavatsky skribis aliajn gravajn librojn, inter ili The Key to Theosophy
[La Ŝlosilo al Teozofio] kaj The Voice of Silence [La Voĉo de l' Silento].
La 8-an de majo de 1891 H.P. Blavatsky, la 'Alportantino de Lumo', forlasis sian
korpon. Recevinte la sciigon de ŝia morto, Kolonelo Olcott, kiu estis en Aŭstralio,
tuj vojaĝis al Anglujo. Kiam la aferoj de Madame Blavatsky estis ordigitaj, li
vojaĝis en la kontinenta Eŭropo kaj establis la Eŭropan Sekcion, iris al Usono kaj
revenis al Hindujo tra Japanujo.
En 1892 li komencis skribi Old Diary Leaves [Folioj de Malnova Taglibro], lia priskribo de la historio de la Societo. En 1893 La Teozofia Societo okazigis kongreson ĉe la Monda Parlamento de Religioj en Ĉikago. Fine de la jaro S-rino Besant estis entuziasme akceptita en Hindujo. En Adyar ŝi iniciatis la famajn Kunvenajn Prelegojn, kiuj, kun la escepto de kelkaj jaroj, estis daŭrigitaj ĝis 1930.
Annie Besant ekloĝis en Benareso en 1895, kaj tie komencis siajn renomajn religiajn, edukajn kaj sociajn servojn al Hindujo. Ŝi malfermis la Centran Hinduan Fakultaton tie en 1898. Laŭ ŝia peto George S. Arundale akceptis la postenon de instruisto de Historio en la Fakultato. Poste li iĝis Direktoro de la Fakultata Lernejo, kaj poste Rektoro de la Fakultato mem ĝis 1913. De 1895 ĝis 1906 estis por la Societo periodo de vigla kaj konstanta kresko. H. S. Olcott kaj Annie Besant ambaŭ vojaĝis kaj prelegis en multaj landoj. Fraŭlino Lilian Edger estis helpantino de la laboro en Hindujo. S-ro C. Jinarajadasa komencis sian karieron kiel internacia preleganto en 1904 en Usono.
En 1898 la Societo komencis okazigi sian Jaran Kunvenon alterne en Adyar kaj Benareso, kaj ankaŭ decidis okazigi periodajn Mondajn Kunvenojn ekster Hindujo. Gravaj kongresoj okazis en diversaj sekcioj, kaj la produktokvanto de valora literaturo estis konsiderinda.
En 1906 Kolonelo Olcott iris al Novjorko. Revenante al Ĝenovo dum sia iro al Hindujo, li havis surŝipe gravan akcidenton. La 17-an de februaro de 1907 la grandanima Prezidanto-Fondinto de la Societo forpasis. Li estis nomuminta S-rinon Besant kiel sian posteulinon – kio estis lia rajto –, estante necesa la ratifo de la Sekcioj de la Societo.
Komenciĝas nova erao
Kun S-rino Besant komencis nova erao. Ŝi antaŭenigis la aferon, igante Teozofion praktika, instigante membrojn apliki la lumon de Teozofio al la diversaj kampoj de la homa agado: religiaj, sociaj, ekonomiaj, politikaj ktp. Tiucele ŝi estigis en 1908 kaj la "Teozofian Ordonon de Servado" kaj "Filojn de Hindujo". La sidejo en Adyar estis pligrandigita per la aĉeto de la "Ĝardenoj Blavatsky kaj Olcott".
En februaro de 1914 S-ro Leadbeater forlasis Adyar por fari longan rondvojaĝon en Aŭstralio kaj decidis ekloĝi permanente en Sidnejo. Pro la eksplodo de la milito en Eŭropo en aŭgusto, S-rino Besant restis en Hindujo dum la sekvantaj jaroj, disvolvante sian gravegan politikan laboron kaj vekante grandan intereson pri teozofia eduko en la tuta lando. En 1919 ŝi estis ankoraŭ profunde engaĝita en politika laboro en Hindujo kaj Anglujo. La kreskanta vivo kaj vervo, kun kiu ŝi senĉese inspiris la Societon, esprimiĝis en la Unua
Monda Kongreso, okazigita en Parizo en 1921. Dum pluraj jaroj S-ro Jinarajadasa estis farinta longajn rondvojaĝojn de prelegoj, kaj en 1921 li estis nomumita Vicprezidanto de La
Teozofia Societo anstataŭ S-ro Sinnett, kiu estis forpasinta.
S-rino Besant, kiu estis ricevinta la honoran gradon de Jura Doktoro de la Benaresa Hindua Universitato, konsideris en 1921 necese viziti Aŭstralion. Tie forta opozicio estis okazinta fare de kelkaj membroj al la laboro de S-ro Leadbeater kiel Episkopo de la Liberala Katolika Eklezio. Dua spirita centro estis establita ĉe The Manor [La Biendomo], Mosman, sub la direkto de Episkopo Leadbeater. Reveninte al Hindujo, la Prezidantino malfermis la Brahmavidya Aŝramo, por studantoj el la tuta mondo.
La kongresoj de la Eŭropa Federacio estis okazigitaj sufiĉe regule, escepte dum la milito. Ekde 1923 ili ludis pli grandan rolon en la vivo de la Federacio, kaj en 1930 en Ĝenevo
komencis ricevi civitan rekonon. La tria spirita centro estis fondita en Huizen, Nederlando, en 1924. Ĝi estis komence sub la direkto de Episkopo J. I. Wedgwood.
En 1924 la Prezidantino ricevis en Londono publikan altestimon en granda kunveno okazigita en Queen’s Hall [Salonego de la Reĝino] por festi ŝiajn kvindek jarojn de publika vivo. Eminentaj viroj kaj virinoj parolis varme pri ŝiaj grandaj servoj en multaj kampoj de aktiveco, kaj mesaĝoj estis ricevitaj el multaj landoj. Tiu kunveno malkaŝis, kiel granda estis la influo, kiun ŝi havis sur homojn kaj movadojn, influo tute direktita al la servo kaj klerigado de la homaro.
La Jubileo de la Societo
La unuaj kvindek jaroj de la ekzisto de la Societo estis solenita en Adyar dum la Jubilea
Kongreso en decembro de 1925. La treege disvastigita influo de La Teozofia Societo kaj ĝia rapida kresko povas esti ilustrataj per la sekvantaj datumoj: Kvanto de Naciaj Socioj - 41; Loĝioj - 1.576; membroj - 41.779. Ekde 1891 la literaturo de la Societo estis pligrandigita kaj riĉigita per la kontribuoj faritaj de D-ro Besant, Episkopo Leadbeater, S-ro Jinarajadasa kaj multaj aliaj.
Elstara okazaĵo de 1926 estis la starigo de Teozofia Radiostacio ĉe The Manor, Sidnejo. La Prezidantino rondvojaĝis en Hindujo kaj ankaŭ ĉeestis la Jarajn Kunvenojn de multaj eŭropaj Sekcioj. Poste ŝi iris al Usono, kie ŝi restis ĝis aprilo de la sekva jaro, loĝante ĉefe en Ojai, Kalifornio, kaj kontrolante la planojn por la Happy Valley Foundation [Fondaĵo Feliĉa Valo]. La laboro de la Societo daŭre kreskis dum la sekvantaj du jaroj danke al la vastaj rondvojaĝoj de elstaraj membroj, inter kiuj estis precipe D-ro Arundale kaj S-ro Jinarajadasa. En 1928 D-ro Besant estis reelektita la kvaran fojon kiel Prezidantino. Ŝi nomumis S-ro A. P. Warrington kiel Vicprezidanton, anstataŭ S-ro Jinarajadasa, kiu rezignis la postenon. En 1929 okazis en Ĉikago la Tria Monda Kongreso, dum kiu estis montrata granda entuziasmo.
En 1930 Episkopo Leadbeater faris sian lastan rondvojaĝon tra Eŭropo kaj ĉie estis bonvenigita. D-ro Besant prezidis la Eŭropan Kongreson okazigitan en Ĝenevo. Dum la 55-a Datreveno de la Societo, en Benareso, ŝi faris sian lastan konvencian prelegon, pri la temo 'La Estonteco de la Teozofia Societo'.
La morto de D-ro Besant
La 20-an de septembro de 1933 la granda Prezidantino forpasis. Ŝia lojala kolego, Episkopo Leadbeater, reatingis ŝin la 1-an de marto de 1934. S-ro A.P. Warrington, Vicprezidanto, prenis kontrolon, dum la mondvasta prezidanta elekto efektiviĝis. Estis du kandidatoj, D-ro George S. Arundale kaj S-ro Ernest Wood. La unua estis elektita de plimulto de 10.779 voĉdonoj. D-ro Arundale enoficiĝis en junio de 1934. Li tuj formulis Sep-Jaran Planon, skizante tion, kion li esperis realigi dum sia mandato. Unu el liaj unuaj aktoj en 1934 estis establi la Besant Memorial School [Memoriga Lernejo Besant], prospera eksperimento en eduko, kaj la kernon de estonta Universitato.