top of page

Informoj

 

 

Grupo "Teozofio Esperante" en la 100-a UK (Universala Kongreso de Esperanto): 

Kune kun proksimume 120 aliaj asocioj kaj grupoj ĝi partoprenis en la "Movada Foiro" la 25-an de julio 2015, vespere. Ĝi montris en Esperanto panelon pri la grupo kaj la Teozofia Societo, faldfolion pri Teozofio kaj malmultajn teozofiajn verkojn (Ĉe la piedoj de la Majstro; Fronte al la Vivo; Eltiraĵoj el la Leteroj de la Majstroj kaj kelkaj malgrandaj tekstoj pri Teozofio), krom anglan kaj francan verkojn (La Ŝlosilo al Teozofio; Enkonduko al Teozofio).

La 100-an UK-n ĉeestis 2.698 esperantistoj el 80 landoj.

Grupo "Teozofio Esperante" en la 101-a UK (Universala Kongreso de Esperanto): 

La grupo partoprenis ankaŭ en la Movada Foiro de la 101-a UK (en Nitro, Slovakio). Ĝi montris en Esperanto panelon pri la grupo kaj la Teozofia Societo, faldfolion pri Teozofio kaj malmultajn teozofiajn verkojn (Ĉe la piedoj de la Majstro (Krishnamurti/Alcyone), Fronte al la Vivo (Krishnamurti); Enkonduko al Teozofio (Leadbeater); Eltiraĵoj el la Leteroj de la Majstroj (Beechey); Teozofio kaj la Teozofia Societo (Welker). 

La 101-an UK-n ĉeestis 1.250 esperantistoj el 60 landoj.

Grupo "Teozofio Esperante" en la 102-a UK (Universala Kongreso de Esperanto): 

Denove la grupo partoprenis en la Movada Foiro de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 2017 en Seulo (Suda Koreio / Korea Respubliko). Al tiu UK aliĝis pli ol 1.170 esperantistoj el 59 landoj.

bottom of page