top of page

Tekstoj

 

Laŭ diversaj fontoj (ekz. Religia Literatura en Esperanto, 1994, p. 123-125) kelkaj gravaj teozofiaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton en la unua duono de la 20-a jarcento: Ĉe la Piedoj de la Majstro (el la angla At the Feet of the Master), Lumo sur la Padon kaj Karmo (el la angla Light on the Path), La Voĉo de l' Silento (el la tibetana; en la angla, de HPB, la titulo estas The Voice of the Silence). Ankaŭ estis tradukitaj kelkaj tekstoj de J. Krishnamurti kaj la libro La teozofio en la lernejo kaj en la universitato (de C. Jinarajadasa kaj Annie Besant; 1970).

El la germana la sviso Willy Nüesch tradukis en Esperanton multajn tekstojn de Rudolf Steiner, inter ili kelkajn teozofiajn: Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj (2001), La okultoscienco en konturo (2001), Teozofio (2002), Kiel karmo efikas (2004), Reenkarniĝo kaj karmo (2004), El la akaŝo-kroniko (2009). Steiner, kiu estis membro kaj Ĝenerala Sekretario de la Germana Sekcio de La Teozofia Societo (de Adyar) de 1902 ĝis 1913, havis sian propran nocion pri Teozofio. Li citis neniun teozofian verkon kaj diris, ke li alportis senpere de la spirita mondo ĉiujn konojn disdonitajn en siaj verkoj. Fondinto de la Antropozofio, li asertis, ke li jam ellaboris la Antropozofion en la unuaj jaroj de sia aparteno al la TS; sed en siaj unuaj verkoj – inkluzive de Teozofio (1904) – li ne menciis la vorton “Antropozofio”.

Vidu ĉi tie la enhavpaĝon de la traduko de la naŭa eldono de lia libro Teozofio, kiu unue aperis en 1904. 

 

Ĉar la Teozofia Societo tre interesiĝas - inter alie - pri budhismo kaj hinduismo, mi ankaŭ donas la sekvajn titulojn de libroj tradukitaj en Esperanton:

 

Anuruddha, T. T. (1971): Tiel Parolis Budho kaj Liaj Disĉiploj.

Hesse, Hermann: Sidarto – Hinda poezia rakonto (trad. de Detlef Karthaus; eldonejo Mondial).

La Vojo al Nirvano aŭ Dhammapado (el la palia trad. T.T. Anuruddha, 1973).

Soni, R. L. (1956): Ekrigardo al Budhismo.

Subhandro Bikŝuo (1971): Budhisma Katekismo.

 

Ankaŭ estis tradukita en Esperanton verko de Platono:

La Respubliko (trad. de Donald Broadribb, Mondial, 1993; 2-a eldono: 2012)

 

bottom of page