TEOZOFIO EN ESPERANTO
Celoj, idealoj, sintenoj
Celoj
Jam en 1934 la Enciclopedio de Esperanto informis pri Teozofio en malgranda artikolo:
Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helena Blavatskij kaj kolonelo Henry Steel Olcott estis fondita Teozofia Societo en Novjorko, kies celoj estas:
1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto.
2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj.
3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo.
La sekva estas la traduko de la celoj menciitaj en la retpaĝo de La Teozofia Societo de Adyar (http://www.ts-adyar.org/content/objects):
• Formi kernon de Universala Frateco de Homaro, sen distingo de raso, kredo, sekso, kasto aŭ koloro.
• Instigi la studadon de kompara religio, filozofio kaj scienco.
• Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo.
Idealoj kaj sintenoj
La suba teksto estas la traduko de la retpaĝo http://www.ts-adyar.org/content/about-ts.
“La Teozofia Societo konsistas el studantoj – apartenantaj al iu ajn religio en la mondo aŭ al neniu –, kiuj estas kunigitaj per sia aprobo de la celoj de la Societo, per sia deziro forigi religiajn antagonismojn kaj kunigi bonvolajn homojn sen konsidero al iliaj religiaj opinioj, kaj per sia deziro studi religiajn verojn kaj dividi la rezultojn de siaj studoj kun aliaj.
Ilia ligilo de kuniĝo estas ne la konfeso de komuna kredo, sed komuna serĉo kaj aspiro al la Vero. Ili opinias, ke la Vero estu serĉata per studo, pripensado, pureco de vivo kaj devoteco al altaj idealoj, kaj ili rigardas la Veron kiel premion, por kiu ili devas klopodi, ne kiel dogmon altruditan de aŭtoritatoj.
Ili konsideras, ke kredo devas esti la rezulto de individua lernado aŭ intuicio, do ne antaŭiru ilin, kaj baziĝu sur scio, ne sur asertoj. Ili etendas toleremon al ĉiuj, eĉ al la netoleremaj, ne kiel privilegion, kiun ili disdonus, sed kiel devon, kiun ili plenumas, kaj ili celas forigi nescion, ne puni ĝin. Ili vidas ĉiun religion kiel esprimon de la Dia Saĝeco kaj preferas ĝian studon al ĝia kondamno, kaj ĝia praktiko al prozelitismo. Paco estas ilia devizo, kiel la Vero estas ilia celo.
Libereco de Penso
Ĉar la Teozofia Societo disvastiĝis tra la mondo, kaj ĉar membroj de ĉiuj religioj iĝis membroj de ĝi sen rezigni la specialajn dogmojn, instruojn kaj kredojn de siaj respektivaj eklezioj, dezirindas substreki la fakton,
- ke neniu doktrino, neniu opinio, instruita aŭ esprimita de iu ajn, iamaniere devigas la membrojn de la Societo;
- ke estas neniu doktrino aŭ opinio, kiujn la anoj ne estas liberaj akcepti aŭ malakcepti.
- Aprobo de ĝiaj tri celoj estas la sola kondiĉo de membreco.
- Neniu instruisto, aŭ verkisto, de H.P. Blavatsky antaŭen, havas aŭtoritaton altrudi siajn instruojn aŭ opiniojn al la anoj.
- Ĉiu membro havas egalan rajton sekvi ajnan pensoskolon, sed ne rajtas trudi sian elekton al ajna alia. [...]
- Opinioj aŭ kredoj nek donas privilegiojn nek trudas sankciojn."
(Rezolucio aprobita de la Ĝenerala Konsilio de la Teozofia Societo en 1924)