top of page

NE EKZISTAS

RELIGIO

SUPERA AL LA VERO.

 

(Devizo de la Teozofia Societo)

Statuo de Helena Petrovna Blavatsky kaj Henry S. Olcott, fondintoj de la Teozofia Societo, en la Internacia Sidejo en Adyar.

Pri la retejo

En la pasinteco (je la komenco de la 20-a jarcento) ekzistis "Teosofia Esperanta Ligo", kiu publikigis dum kelkaj jaroj la revuon Espero Teozofia.

En la jaroj 1958-1959 aperis la revuo Teozofia Lumo.

Ĉar nuntempe ekzistas la mirinda eblo diskonigi tekstojn alireblajn en la tuta mondo, mi decidis je la fino de 2014 krei ĉi tiun retejon.

Mi estas ano de Loĝio de la Teozofia Societo en Brazilo, kiu apartenas al la originala Teozofia  Societo, kies sidejo troviĝas en Adyar (Hinda Unio / Barato). Pro tio en ĉi tiu retejo estas pritraktataj ideoj defendataj en tiu Societo.

 

 

Celoj 

 

- Enretigi en Esperanto tekstojn pri teozofiaj temoj;

- Informi en Esperanto pri teozofiaj aranĝoj.

 

 

Pri kontribuaĵoj

 

Ĉiu homo povas sendi tekstojn en Esperanto pri teozofiaj temoj, kiuj  akordu kun la ideoj defendataj en la Teozofia Societo de Adyar.

 

 

                                                                                                                                                                                                                   Herbert Andreas Welker

 

                                                                                      (Loĝio "Fênix" [Fenikso], Braziljo, Brazilo)

bottom of page